Cirila alfabeto

Cirilaj alfabetoj estas uzataj en slavaj lingvoj (rusa, ukraina, belorusa, bulgara, macedona ktp) k en multaj neslavaj lingvoj sur la teritorio de eks-Sovetunio
Mi ankau preparis tekston por ke vi povu facile legi la cirilan alfabeton
Ekde la 9a jarcento slavaj popoloj komencis akcepti ortodoksan kristanismon.
Ĉefe tio estis pro influo de Bizanca imperio.

Por traduki grekajn librojn oni uzis du alfabetojn: Glagolico k Kirilico
(Antau akcepti Kristanismon slavaj popoloj, verŝajne, ne havis sian propran skribsistemon)
Glagolico (Глаголица) estas la plej frua slava skribsistemo

Ĝi ne estis bazita sur iu alia alfabeto. Verŝajne, ĝi estis inventita por distingiĝi de fremda al slavoj greka alfabeto.

Ĝia nomo devenas la vorto глаголать [glagolat'], kiu signifas paroli


Kirilico (Кирилица), kontraue, estis bazita sur la greka alfabeto, al kiu estis aldonitaj literoj por marki sonojn, kiuj ne ekzistis en la greka lingvo.

Ĝi ankau havas grekajn literojn ѯ (ksi) k ψ (psi), kiuj estis uzitaj nur en vortoj, prenitaj el la greka, ĉar la slavona lingvo ilin tute ne bezonis

La ununura diferenceco inter ili estas la aspekto de literoj, en cetero tiuj du alfabetoj estas identaj.

Dum iom da tempo Kirilico k Glagolico estis uzataj samtempe (arkeologoj eĉ trovis tekstojn, kiuj parte estis skribitaj en ambau alfabetoj).
Pro reciproka influo inter ili videblas eta simileco. Ili eĉ havas unu komunan literon ш [ŝ], kiu ankorau restis en modernaj cirilaj alfabetoj.

Glagolico estis tro malfacila por skribi k poste ne plu estis uzata.
Cirilo k Metodo, lau la ortodoksa tradicio, estas inventistoj de unu de la alfabetoj. Kvankam Kirilico estas nomita post sankta Cirilo, ne eblas diri porcerte, kiun ekzakte alfabeton ili inventis.

Alia, k eble, pli grava merito de la sanktaj fratoj estis tradukado de Evangelio k aliaj sanktaj ortodoksaj libroj al la slavona lingvo.
Ortodoksa Ikono de Cirilo k Metodo
Cirilo k Metodo estas konsiderataj kiel edukintoj de la slavaj popoloj.
Ilia memortago en slavaj estas oficale festata kiel Tago de slava literaturo.
Estas malfacile diri, kiun ekzakte lingvon Cirilo k Metodo uzis por traduki Evangelion.
Verŝajne, en tiu tempo slavaj popoloj parolis en sufiĉe similaj dialektoj de unu lingvo (kelkaj historiistoj nomas ĝin "slavona", aliaj — "malnovslava").

Proksima versio al tiu slavona lingvo, nomita Malnov-Eklezia Slavona, estas ankorau uzata en ortodoksaj diservoj nuntempe.
La plej frua dokumentita teksto en la cirila alfabeto — skribaĵo de bulgara reĝo Samuilo, jaro 993.
Grava ŝanĝo de la cirila alfabeto estis en 1710, kiam Rusia caro Petro la Granda ordigis uzi novan fasonon.
La nova fasono estis pli utila por manskribado k presado, k estis grava paŝo en popol-edukado.

Ĝi estis destinita por skribi civilajn dokumentojn (kontraste al religiaj, kie oni ankorau uzis la malnovan fasonon) k pro tiu oni komencis nomi ĝin "civila fasono".

Nome tiu fasono estas uzata nuntempe en ĉiuj cirilaj alfabetoj.
Dum sia historio, la cirila alfabeto ofte ŝanĝiĝis.
Multaj literoj malaperis, ĉar lingvoj ne plu uzis ĝin.

Sed estis literoj ankau inventitaj. Ekzemple, la litero ё en la rusa, belorusa k kelkaj neslavaj lingvoj, estis inventita je 1783 de princino Ekaterina Voroncova-Daŝkova

Ekaterina Voroncova-Daŝkova
En 1930j jaroj multaj neslavaj popoloj estis devigataj de la Sovetunia registaro transiri al la cirila alfabeto.

Kelkaj popoloj ankorau uzas la cirilan alfabeton post la disfalo de Sovetunio (ekz. tataroj), kelkaj (ekz. uzbekoj) decidis reveni al la sia antaua skribsistemo, k ankau ekzistas popoloj, por kiu la cirila alfabeto estis unua skribsistemo.
Interesaj faktoj
  • komence nek Kirilico nek Glagolico uzis spacojn inter vortoj
  • ofte vortoj estis kutrigitaj per strekoj "sankta" — "s-ta"
  • literoj kun ondostrekoj supre estis uzatas por redonu numeralojn.
  • por nomi cirilajn literojn oni uzis vortojn, kiuj komenciĝis per tiu litero: a–az (mi) b–buki (litero), v-vedi (scii), d–dobro (bono) ktp.
  • unuaj tri literoj de la alfbeto povas esti legataj kiel "Mi scias literojn"
  • serboj uzas la cirilan alfabeton k kroatoj — la latinan, tamen iliaj lingvoj estas preskau samaj

Legu la cirilan alfabeton en 10 minutoj
Vi legos rakonton "Dankon, amiko" (iom redaktitan) de Claude Piron.

Ĝi estas en Esperanto, sed iom post iom mi anstataŭigos ĉiujn literojn al cirilaj laŭ tiu transliteruma sistemo.

Literoj "a", "o" k "e" estas tute samaj en Esperanto k la Cirila alfabeto.

Sed ekzistas similaj literoj, kiuj respondas tute diversajn sonojn.
Ne ĉiuj cirilaj literoj estas prezentitaj en la kurso.
м-m

«Мia мono! Мia tuta мono мalaperis!»
Juna Rikardo preskaŭ ploris. Ne nur lia мono мalaperis, sed ankaŭ Janĉjo. Tiмiga penso lin trafis: ĉu tiu prenis ĝin? Estis apenaŭ kredeble. Janĉjo, tiu helpeмa aмiko...

п-p

Ne tuj li riмarkis la пaпeron. Lia koro ekbatis kun ioм da esпero: letero de Janĉjo, kiu, sendube, ĉion kontentige klarigos.

и-i

Ne longe vиvиs la esпero. La skrиbaĵo raпиde ĝиn dиsbatиs мorta:
«Kara Rиkardo,
«Norмale ми devus forkurи kun vиa мono kaj veturbиleto sen dиrи al vи иon ajn.

т-t

Sed миaj aмиkaj senтoj тиon мalhelпas. Ми senтas devon иnsтruи vиn пrи la vиvo. Nи hazarde renkonтиĝиs nur anтaŭ тrи тagoj.
Vи scииs nenиon пrи ми. Taмen vиan тuтan vиvon vи rakonтиs kaj... мonтrиs al ми vиan тuтan мonon.

у-u

«Onи ne fиdу nekonaтon, kaj onи ne konas hoмon пosт nуr тrи тagoj.
Ми иras for. Dankon пro la мono. Ankaŭ la bиleтo утиlos, dankon. Esпereble vи мeмoros миan иnsтrуon. Adиaŭ!»

л-l

«Лa aĉулo!» ли fиne dиrиs мaллaŭтe. Ли esтиs kиeл hoмo, kиу rиcevиs baтon sуr лa kaпon kaj dум keлka тeмпo ne плу пovas пensи. Лa иdeo туrnи sиn aл лa пoлиco venиs aл ли nуr мaлraпиde.

н-n

«Vи do eĉ нe koнas лиaн faмилиaн нoмoн?»
«Нe, ми нуr scиas, ke ли нoмиĝas Jaнĉjo.»
«Ниgra hararo иoм лoнga, brунaj okулoj. Koмпreнebлe. Se vи scиуs, kиoм da тиaj esтas...! Aлтa, vи dиrиs. Kиoм?»

ц-c

Пreциzeцo нeниaм тrovиĝиs интer лa ĉefaj eцoj, пer kиуj ebлas пrиskrиbи лa rиkardaн пersoнeцoн. Lи hezитиs. Пor koнтeнтиgи лa пoлицaнoн, ли dиrиs иoн ajн:

«185 цeнтимeтrojн.»
«Kaj kиoм ли пezas, vиaoпиниe? Vи dиrиs, ke ли esтas мaлdиka.»
«Jes, ли esтas тre мaлdиka, sed ми havas нeниун иdeoн пrи лa пezo. Kиeл ми пovуs sции?»

к-k

La мaлafabлa rиgardo пoлицaнa нe esтиs faцилe eлпorтebлa. Refoje лa кнabo dиrиs иoн ajн:
«Ebлe 70 килograмojн.»
«Ну, boнe. Esтas плej dуbинde, кe ни тrovos лин, sed... киу sциas?» лa пoлицaнo dиrиs.
Кaj кvazaŭ тиo нe esтуs пer sи мeм jaм sуfиĉe seнesпerиga, ли aлdoниs: «Ĉиaoкaze, кун лa baлdaŭa reнкoнтиĝo de ŝтaтesтroj eн ниa уrbo, ни пovos farи нeниoн aнтaŭ кeлкaj тagoj.»

c-s

Aл Rикardo лa cитуaциo тутe нe плaĉиc.
«Киoн ми нун farу?» ли deмaнdиc. «Ми нe havac мoнoн пor reveтуrи hejмeн, aŭ eĉ пor тeлefoни.»
«Ну, кнabeтo, нe ecтac миa пrobлeмo. Ми нe cциac. Irу aл vиa кoнcулejo, ebлe.»

б-b

Eблe кeлкaj кoнcулejoj heлпac aл лa jунулoj, киуjн тrafиc бaтo de лa corтo, ced нe тиулaнda.
«Нe ecтac ниa тacкo coлvи лa пroблeмojн de мaлcaĝaj caмлaнd-aнoj,» лa кoнcулa fункциулo ceкe recпoнdиc aл лa клarиgoj de Rикardo.

д-d

«Ниa лaндo нe ecтac тиeл rиĉa, кe ĝи диcдoну мoнoн aл ĉиуj пeтaнтoj. ce ни тиoн кoнceнтуc, лa инforмo бaлдaŭ диcvacтиĝуc, кaj лa ceкvo ecтуc, кe ofтиĝуc мaлzorgeмo. «Киaл aтeнти пrи ниaj aferoj,» лa vojaĝaнтoj пeнcуc, «ce ни иoн пerдoc, лa кoнcулejo reпagoc aл ни». Нe, нe. Tиo нe ecтуc aллaceблa.»

й-j

Rикarдo ceнтиc cин пли кaй пли ceнecпera. киa ceнeлиreйa cитуaциo! Lи нacкиĝиc eн cуfиĉe rиĉa faмилиo, ceд тиo нун нeниoм heлпac. Eĉ ce ли пovуc тeлefoни heймeн...
Tиoн ли пovуc, faктe, eĉ ceн мoнo, дaнк'aл тиу araнĝo, кe лa aлvoкитo пagac... ceд тиo нe утилуc: лиaй geпaтroй нун voйaĝac иe eн лa мoндo, кaй ли тутe нe cциуc, киeл мaлкovrи илиaн нунaн тrovиĝeйoн.

р-r

Ли кoмeнциc мaлcaти. Eн нoрмaлaй кoндиĉoй, ли faцилe пovуc мaлhavи мaнĝoн мултhoрe. Йунa caнa кoрпo пovac eлпoрти мултaйн мaнкoйн. Сeд лa cимплa пeнco, кe ли пovac havиgи aл cи нeк мaнĝoн нeк литoн, иgиc лиaн дezирoн мaнĝи cпeциaлe vиva кaй дoлoрa.

в-v

Нe пoвaнтe eлтeни плу, ли дeцидиc пeти heлпoн дe лa прeтeрпacaнтoй. Ли прezeнтaдиc aл или мaлfeрмитaн мaнoн кaй квazaŭ плoрпeтe прoвaдиc туŝи илиaн кoрoн, клaриgaнтe пeр мaлмултaй вoртoй cиaн бeдaŭриндaн cитуaциoн. ceд нeниу прeниc лин ceриoze. Eблe ли aпeриc трo caнa, трo бoнfaртa. Aŭ ли нe cцииc, киaмaниeрe уzи cиaн вoĉoн пoр вeки лa кoмпaтoн, киу трaдукиĝуc пeр дoнo. киa aйн лa киaлo, ли нe cукцecиc.

ш-ŝ

«Лa coлa coлвo ecтac штeли», ли eкпeнcиc. Ecтиc coмeрo. Лa вeтeрo плeй бeлиc. пaшaнтe ceн прeциza цeлo, ли aлвeниc aл вacтa вeндeйo eкcтeрa, киe кaмпaрaнoй уну aпуд лa aлиa прoпoниc дezирвeкaйн мaнĝaĵoйн aл мaлрaпидe ирaнтaй прoмeнaнтoй. Штeлo дe уну fруктo тиe, дe aлиa тиe ĉи, мoнтриĝиc пли faцилa oл ли кoмeнцe имagиc.

ч-ĉ

Рикaрдo ecтиc ĝeнeрaлe плeй hoнecтa, кaй нoрмaлe, чe тиa нeaкцeптиндa faрaчo, вoчo лeвиĝуc eл лa кoрfундo пoр aŭтoритaтe ecприми cиaн мaлкoнтeнтoн aл ли. Сeд чи-foйe ĝи cилeнтиc. Лa мaлcинцeрeцo дe йaнчйo, лa мaлвaрмeцo дe лa пoлицaнo, лa кoнcулeйa нeheлпeмo кaй лa штoнaй кoрoй дe л'cурcтрaтaй пeтитoй квazaŭ прaвиgиc штeлoн.

џ-ĝ

Tиуй унуaй cукцecoй курaџиgиc лин плу ири caмвoйe: ce ли кaптoc cуfичe дa мoнo, ли пoвoc рeвeтури aл лa мaлпрoкcимa, ege дezирaтa heймлaндo. Лa cтaцидoмa мoншaнџeйo пoр тиo мoнтриџoc пeрfeктa. Tиeн мултaй geйунулoй eл чиуй лaндoй aлвeнac лaцege, иoм дoрмaнтe, кaй нe aтeнтac cиaйн haвaĵoйн.

з-z

Рикaрдo aтeнтe oбceрвиc. киaм прeзeнтиџиc бoнega oкaзo — кнaбинo мeтиc cиaн видeблe плeнaн мoнуйoн eн плeй тaŭgaн лoкoн, кaй чecиc aтeнти џин пoр турни лa визaџoн aл cиaй кунулoй бруe ридaнтaй — ли eтeндиc лa брaкoн пoр џин кaпти кaй... ...кaптиc лин чe лa шултрo пeзa, foртa мaнo, aŭтoритaтa

ф-f

«Не прену џин!» дирис вочо.
Малрапиде, Рикардо турнис ла капон ал ла паролинто. Естис алта йунуло, форта, ларџашултра. Рикардо, киу не дубис, ке ли видос полицистон, некредеме риgардис тиун gрандан кнабон, киес окулой ридетис ал ли.
«Киал ви фарис тион?» ли демандис.

г-g

«Ми обсервис вин дум келка темпо. Лаŭ виа маниеро ригарди, лаŭ виа визаџо, естис кларе, кион ви целас. Сед ми дубас, чу ви вере сукцесус. Ми децидис протекти вин контраŭ ви мем. Ну, вену кун ми. Ни иру тринки кафон ен малпли бруа локо, кие ви повос клариги ал ми, киал ви, видебле нениам штелинта, hавис ла странган идеон саме видебле екмалhонести.»

x-h

Раконтанте ла тутан аферон, Рикардо нур малфациле повис супери сиан емон плори, тиел компатинда ли сентис син. Секвис лонга силенто, дум киу ла грандуло зорге припенсис.

«Mи повас портемпе xавиги ал ви дормчамброн. Ми лоџас че малйуна синйорино, киу форестас дум ла тута сомеро. Ши до не контраŭстарос, се ми ласос вин узи ла етан чамброн, киун ши дум ла лернеййаро луас ал студенто.»

ў-ŭ

«Ви савас мин! Киел ми повос есприми миан данкон?»
«Тион ни видос посте. Нун нецесас, ке ви манџу, чар ви дирис, ке ви еге малсатас. Сед ни анкораў не презентис нин реципроке. Ми номиџас Милан. Кио естас виа номо?»
Гратулон!
Нун ви повас леги ла цирилан алфабетон!
Кио плу? Прову узи џин!

Практику џин че тиу телеграм-бабилейо
Kiel tajpi per cirilaj literoj?

Komputilo: uzu retan klavaron
Telefono: instalu klavaron de iu cirila lingvo

Esperanta-cirila konvertilo
kun kelkaj variantoj de literoj
Made on
Tilda